Sep-segmenta montrilo

Sep-segmenta montrilo kun led-oj.

Sep-segmenta montrilo estas uzata por montri ciferojn (kaj kelkfoje literojn).

Ekzemplo de Sep-segmenta montrilo kun led-oj

La montrilo konsistas el sep stangoformaj segmentoj kiuj estas aranĝitaj en la formo de iom dekstren klinita '8', per kio oni povas formi ĉiujn ciferojn. La literoj A, b, C, d, E kaj F ankaŭ eblas (por la deksesumaj nombroj). Ĉiu segmento povas esti sendepende en- aŭ elŝaltita. Kelkfoje ĉeestas postentjera signo (pro kio fakte estas ok segmentoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search